! align="center" |
Dosiero:Latin alphabet Ii.png

  • I estas simbolo por jodo je kemio.

  • I estas romia cifero 1.


  • Vidu ankaŭ jenon:
  • Latina alfabeto

  • Morsa kodo

  • Mallongigo

  • I (cirila alfabeto)

  • I kun nombro

  • -i-


  • I-karakteraj radikoj

    Ĉe tipaj I-karakteraj radikoj la I-formo kaj la O-formo estas esence samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ unu el ĝiaj signifoj, estas pli-malpli identa al la signifo de la responda I-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame. En la plej tipaj okazoj la I-formo montras faradon de ia ago, kaj la O-formo estas nomo de tiu sama ago, do esence samsignifa kiel O-formo kun AD-sufikso (krom la eventuala daŭreca nuanco de AD). Estas ankaŭ malpli tipaj okazoj, en kiuj la signifo de la I-formo estas ekz. stata, senta aŭ alimaniere agosimila. Ekzemploj:

    MONTR - montri kaj montro esprimas la saman agon.
    RID - ridi kaj rido esprimas la saman agon.
    VIV - vivi kaj vivo esprimas la saman agon.
    DEMONSTR - demonstri kaj demonstro esprimas la saman agon.
    DEMONSTRACI - demonstracii kaj demonstracio esprimas la saman agon (la saman kiel tiu de demonstri kaj demonstro).
    ROTACI - rotacii kaj rotacio esprimas la saman agon.
    AM - ami estas la ago havi certan senton, amo estas tiu sento mem.

    En multaj okazoj la O-formo de I-karaktera radiko havas, apud aga aŭ agosimila signifo, ankaŭ signifon de io ne-aga kun tre proksima rilato al la ago, ekz. rezulto aŭ alispeca manifestiĝo de la ago. Ekzemploj:

    KONSTRU - konstrui estas ago, konstruo estas aŭ tiu sama ago, aŭ rezulto de tia ago, aŭ maniero en kiu tia ago okazas.
    ELEKT - elekti kaj elekto estas ambaŭ agoj, sed elekto ankaŭ povas montri tion, kion oni elektas.
    DIFEKT - difekti estas ago, difekto estas aŭ nomo de tiu ago, aŭ rezulto de tiu ago.
    En iaj okazoj la signifo de la O-formo de I-karaktera radiko ne estas tiu de la efektiva ago montrata de la I-formo, sed nur rezulto aŭ manifestiĝo de la ago. Ekzemploj:

    KONFUZ - konfuzi estas la ago kaŭzi certan staton/senton, konfuzo estas tia stato/sento (sed apenaŭ uziĝas por la ago kaŭzi tian staton).
    EMBARAS - embarasi estas la ago kaŭzi certan staton, embaraso estas tia stato (sed apenaŭ uziĝas por la ago kaŭzi tian staton).
    BAR - bari estas la ago meti malhelpaĵon por io, baro estas konkreta aŭ abstrakta afero, kiu baras.
    PROFIT - profiti estas la ago ricevi utilon aŭ gajnon de io, profito estas tia utilo aŭ gajno.
    STAMP - stampi estas la ago fari markon per stampilo, stampo estas marko tiel farita.
    VERK - verki estas la ago krei ion sciencan aŭ artan, verko estas scienca aŭ arta produkto de verkado.
    PAK - paki estas la ago kunligi aferojn malvaste per io ĉirkaŭanta ilin, pako estas aro de tiel kunligitaj objektoj.
    Rimarku: Kiam la Akademio de Esperanto kompilis la Bazan Radikaron Oficialan, ĝi, kontraŭ la kutimoj en vortaroj, ne rigardis tiajn ĉi radikojn kiel I-karakterajn, ĉar la O-formo ne povas montri la koncernan agon, sed elektis prezenti tiajn ĉi radikojn en O-finaĵa formo. Efektive tiajn ĉi radikojn oni povas egale rigardi kiel I-karakterajn aŭ O-karakterajn. Jam Zamenhof tiel parolis en Lingva Respondo pri la radiko STAMP.

    Ĉe I-karakteraj radikoj la A-formo tipe havas signifon tre elastan kaj varian, ekz. "rilata al la ago", "faranta la agon", "tia kiel la ago", "havanta econ rilatan al la ago" k.s. Ekzemploj:

    MONTR - montra = servanta por montri, rilata al montrado, k.s.
    ROTACI - rotacia = rilata al rotaciado, rotacianta, k.s.
    AM - ama = rilata al amo aŭ amado, amanta, k.s.
    Ĉe iuj I-karakteraj radikoj la A-formo havas tute ecan signifon. Tiam temas ofte pri eco, kiu povas esti rezulto de la koncerna ago, sed la A-formo montras tiun econ mem aparte de la koncerna ago. Ekzemploj:

    SUSPEKT - suspekta = tia, ke ĝi vekas suspekton.
    FIKS - fiksa = nemovebla (tia, kia io povas fariĝi pro fiksado).
    KOMPLIK - komplika = malsimpla (tia, kia io povas fariĝi pro komplikado).
    KOREKT - korekta = senerara (tia, kia io povas fariĝi pro korektado), rilata al korektado, korektanta, k.s.
    Rimarku: Iuj ĉi tiaj pure ecaj uzoj de I-karakteraj radikoj estas de multaj rigardataj kiel eraraj aŭ evitindaj.

    Eksteraj ligiloj
    http://www.geocities.com/quartierlatin1968/Lytherennow.htm
    http://www.wam.umd.edu/~rfradkin/alphapage.html
    http://www.ancientscripts.com/greek.html

    Kategorio:Alfabeto

    af:I
    als:I
    ar:I
    arc:I
    az:I
    br:I (lizherenn)
    bs:I
    ca:I
    co:I
    cs:I
    da:I
    de:I
    el:I
    en:I
    es:I
    eu:I
    fi:I
    fr:I (lettre)
    gd:I
    gl:I
    he:I
    hr:I
    ht:I
    hu:I
    id:I
    ilo:I
    is:I
    it:I
    ja:I
    ka:I
    ko:I
    kw:I
    la:I
    lt:I
    nl:I (letter)
    nn:I
    no:I
    pl:I
    pt:I
    qu:I
    ro:I
    ru:I (латиница)
    simple:I
    sk:I
    sl:I
    sq:I
    sv:I
    th:I
    tl:I
    tr:I
    vi:I
    yo:I
    zh:I
    zh-yue:I